Pri urbo
Jekaterinburg estas ĉefurbo de Sverdlovsk’-provinco kaj plej granda urbo de Meza Uralo, granda fervoja stacio sur Trasiberia magistralo.
En Jekaterinburg funkcias preskaŭ ĉiuspeca publika transporto: metroo kun 1 linio/7 stacioj, aŭtobuso, trolebuso, tramo, taksio.
Ekaterinburg hodiaŭ estas granda komerca kaj turisma centro de Rusio, la ejo de internaciak konferencoj de Ŝanhaja Organizo por Kunlaboro kaj BRIC. La urbo havas konsulejojn ĝeneralan de Azerbaiĝan, Belorusio, Bulgario, Britio, Hungario, Vjetnamo, Germanio, Kirgizio, Ĉinio, Usono, Taĝikio, Francio, Ĉeĥa Respubliko kaj ankaŭ Honoraj Konsuloj de Armenio, Aŭstrio, Hungario, la Demokratia Respubliko de Kongolo, Italio, Mongolio, Sejŝeloj, Suda Koreo.
La plej famaj nomoj ligitaj kun Jekaterinburg estas la lasta rusia caro Nikolao la Dua, kiu estis pafmortigita tie ĉi kun lia familio en 1918 kaj la unua rusia prezidanto Boris Jelcin, kiu loĝis en Sverdlovsk (nomo de la urbo dum la Sovetia periodo) de 1950 al 1985, kaj estis la estro de la provinco.





ПО-РУССКИ
