Flughaveno

Kolcovo internacia Flughaveno estas unu el plej grandaj regionaj flughavenoj en Rusio. Pli ol 30 rusiaj kaj eksterlandaj flugkompanioj konektas Jekaterinburgon kun pli ol 80 urboj tutmonde, kaj per transitaj flughavenoj kun preskaŭ la tuta planedo.

La flughavena komplekso konsistas el terminalo de komerca aviado, enlanda terminalo (1,000 pasaĝeroj por unu horo), nova fervoja stacio «Flughaveno Kolcovo», la internacia terminalo (1,600 pasaĝeroj por unu horo), hotelo kun komerca kompleksa «Anĝelo Flughavena-Hotelo Ekaterinburg».

Oficiala retejo de la flughaveno - http://www.koltsovo.ru/

 

Kiel veturi al flughaveno?

Buse.

  • Busa kurso #1 de fervoja stacidomo Jekaterinburg-passaĵirskij  ĝis bushaltejo «Aeroport Kolcovo»(Flughaveno  Kolcovo),  funkcias ekde 06:30 ĝis  23:30, daŭro de veturo — 1 horo 05 min.
  • Minibuso de fervoja stacidomo Jekaterinburg-passaĵirskij  ĝis flughaveno  Kolcovo)
  • Minibuso # 26 de «placo de fervoja 1905 jaro» ĝis flughaveno  Kolcovo
  • Minibuso # 39 de Cirko  ĝis  flughaveno  Kolcovo

Trajne.

  • De fervoja stacio Jekaterinburg-Passaĵirskij al Koltsovo flughaveno navedas trajno «Ekspreso Koltsovo», kiu estas oportuna kaj malaltekosta rimedo por veturi inter la flughaveno kaj Ekaterinburgo.

Horaro de Jekaterinburg-Passaĵirskij al Flughaveno Kolcovo

Haltejoj

Numero de trajno. Tempo

6036 6038 6040 6042

Jekaterinburg-Passaĵirskij

04.00

06.58

17.00

19.05

Aeroport Kolcovo (flughaveno)

04.38

07.36

17.38

19.43

Laŭ loka tempo (moskva + 2)


Horaro de Flughaveno Kolcovo al Jekaterinburg-Passaĵirskij

Haltejoj

Numero de trajno. Tempo

6037 6039 6041 6043

Aeroport Kolcovo (flughaveno)

06.00

08.29

18.03

20.40

Jekaterinburg-Passaĵirskij

06.41

09.12

18.46

21.21

Laŭ loka tempo (moskva + 2)

Daŭro de veturo: 40 minutoj.

Kosto de bileto de 22 ĝis 40 rubloj. En flughaveno Kolcovo oni rajtas pagi en trajno, aliokaze oni bezonas aĉeti bileton en kasoj.